Ferdinand de Saussure
El Vikipedio
Ferdinand DE SAUSSURE (naskiĝis la 26-an de novembro 1857; mortis la 22-an de februaro 1913) kreis strukturismon, la unuan modernan teorion pri lingvistiko. Li estis frato de René de Saussure. En sia ununura verko, la Kurso pri Ĝenerala Lingvistiko, li tuŝis neŭtrale Esperanton, interalie diris, ke escepte de ĝia kreado, Esperanto estas studebla same kiel "naturaj" lingvoj.