Ferenc Pavlics
El Vikipedio
Pavlics Ferenc (3-a de februaro 1928 – ) estas hungardevena mekanika inĝeniero kaj inventisto, kiu patroprenis en planado de la lunaŭto, marsaŭto ĉe NASA.
Li akiris diplomon en 1950 en la Budapeŝta Teknika Universitato. Li forlasis Hungarion en 1956, post la malsukcesa revolucio.
Li alvenis en Usono en 1956 en rifuĝeja kampo, kie li renkontis la dungiton de General Motors, kiu serĉis junajn fakulojn. La dungito hejmenvenis en Detroiton kun 5 hungaroj. Pavliĉ laboris komence kiel teknika desegnisto en Santa Barbara, pli poste li iĝis esploristo. Li partoprenis en la 1960-aj jarojn en la ellaboro de aŭtoj por la lunaj misioj. Li direktis la laborojn kiel teknika direktoro. Lia propra inventaĵo estas la specifa titanŝtala rado de la lunaŭto. Li ricevis en 1971 NASA-premion pro sia laboro.
Li ankaŭ planis eletrajn busojn, el kiuj kelkaj funkcias eĉen 2005 en Sankta Barbara.
Post la lunekspedicioj, NASA ne havis pli da mono por similaj projektoj, la organizo sendis lin en Eŭropon. Li multloke laboris, ekz. li helpis kiel ĉefa kvalita kontrolsito la planadon de Opel Corsa kaj la konstruon de la hispaan fabriko.
Li pensiiĝis en 1988 kaj fondis iĝenieran konsilistan firmaon, dume li laboris eĉ por la NASA. Li partoprenis kiel faka konsilisto en la planado de la marsa aŭto (Pathfinder de NASA JPL), kiun oni lanĉis la 4-an e decembro 1996 kaj alvenis sur léa marso la 4-an de julio en 1997. Li ankaŭ kunlaboris kiel fakspertulo komence de 2004 en planado de la novaj roveroj.
Printempe de 2005 mortis lia edzino, post tio li okupiĝas jam pri sia familio.