Formiko Ferda
El Vikipedio
Formiko Ferda estas heroo en la libroj de la ĉeĥa verkisto Ondřej Sekora, kiu ilin ankaŭ ilustris.
Formiko Ferda estas homigita formiko, kiu portas ruĝan papili-kravaton kun blankaj punktoj. Li estas tre lerta, sur lia domo estas tabuleto kun surskribo Formiko Ferda - Ĉiuspecaj laboroj. Efektive li servas al aliaj insektoj kaj animaloj kiel majstra riparisto kaj helpanto en problemaj situacioj. Akrido servas al li kiel ĉevaleto tiranta lian ĉaron. Lia amiko skarabo Sakego estas male mallertulo, kiu ĉiam klopodas helpi, sed ĉiufoje ĉion fuŝas. Malica araneo estas malamiko ne nur de Ferda, sed ankaŭ de alaij insektoj kaj etaj animaloj (helikoj, lumbrikoj), kun kiu ili devas batali.
La insekta mondo estis sukcese filmita kiel pupfilmo de Hermína Týrlová sub titolo Formiko Ferda, eksterlande ofte nur kiel Ferda.
La homigitan insektan mondon prezentis ankaŭ aliaj aŭtoroj. En la ĉeĥa literaturo Jan Karafiát en sia poezia libro Lampiroj, en la vjetnama literaturo To Hai en libro La aventuroj de Zemen (esperantlingve eldonita en 1963). Konata estas ankaŭ japana televida serio pri abelino Maja.
[redaktu] En Esperanto
- Formiko Ferda en traduko de Zdena Matyková ekzistas en manuskripto.