Frankoj
El Vikipedio
Frankoj estas unu grupo de la ĝermanaj triboj, kiuj loĝis en la unua jarcento en la suba valo de Rejno (la fontoj mencias ilin unuafoje en 258 dum la tempo de la romia imperiestro Probo). Ili laŭgrade penetris Gallujon kaj ekloĝis sur la dekstra parto de Rejno en la 3-a jarcento. Post la kolapso de Romio en la 5-a jarcento, ili konkeris tutan Gallujon kaj Kloviso fondis la Frankan Imperion (vidu Merovidoj). Moderna Francio prenis de ili sian nomon. Jam en la 5-a jarcento la frankoj kultivis agron kaj bredis bestojn. La agroj estis en komuna kultivado. Parto de ili asimiliĝis al la galloj, estiĝinte tiel nord-francia popolo. Alia parto de frankoj asimiliĝis al la germanoj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.roman-emperors.org/nouest4.htm
http://www.krotov.info/acts/06/turskiy/grig_00.html
http://www.franken-im-mittelalter.de
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Listo de francaj reĝoj
- Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio
- Historio de Francio
- Historio de Germanio
- Sankta Romia Imperio
- Ĝermanida Grupo
- Gironde