Františkovy Lázně
El Vikipedio
Františkovy Lázně ([Frantiŝkovi Laznje]) estas kuracloko en Ĉeĥio. Ĝi havas loĝantaron de iom pli ol 5.000.
Ĝi formas kune kun Karlovy Vary kaj Mariánské Lázně "banlokan triangulon". Ĝi havas oficialan banlokan tradicion de 1793, kiam oni fondis la banlokon sub la (germanlingva) nomo Kaiser Franzensdorf ([KAJza FRANcensdorf], = vilaĝo de imperiestro Francisko). En 1807 ĝi estis alinomita al Franzensbad [FRANcensbat] (= Franciska banejo). Tio estas ankaŭ la signifo de la ĉeĥa nomo. La honorata Francisko estas Francisko la 2-a Jozefo Karlo de Habsburgo, kiu iĝis (germana) imperiestro en 1792.
Františkovy Lázně havas 24 kuracajn fontojn (parte marĉajn), el kiuj 12 estas uzataj por kuracado.
[redaktu] Esperantista tradicio
En 1914 en Františkovy Lázně okazis tut-aŭstria Esperanto-kongreso (temis pri la aŭstra-hungara imperio). Tiam oni inaŭguris monumenton de L. L. Zamenhof, poste detruotan de nazioj. En 1991 estis inaŭgurita memortabulo pri tiu monumento, donaco de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj. Je 1994-06-10 ĝi estis vandalece detruita; sed donacoj ebligis starigon de alia tabulo.
[redaktu] Ekstera ligoj
- urba retejo, oficiale trilingva, sed estas paĝoj nur en la ĉeĥa
- kurac-turisma retejo, plejparte germanlingva
Regiono Karlovy Vary | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Cheb | |
▼ | |
Aš ~ Dolní Žandov ~ Drmoul ~ Františkovy Lázně ~ Hazlov ~ Hranice ~ Cheb ~ Krásná ~ Křižovatka ~ Lázně Kynžvart ~ Libá ~ Lipová ~ Luby ~ Mariánské Lázně ~ Milhostov ~ Milíkov ~ Mnichov ~ Nebanice ~ Nový Kostel ~ Odrava ~ Okrouhlá ~ Ovesné Kladruby ~ Plesná ~ Podhradí ~ Pomezí nad Ohří ~ Poustka ~ Prameny ~ Skalná ~ Stará Voda ~ Trstěnice ~ Třebeň ~ Tři Sekery ~ Tuřany ~ Valy ~ Velká Hleďsebe ~ Velký Luh ~ Vlkovice ~ Vojtanov ~ Zádub-Závišín | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |