Frederick Handley Page
El Vikipedio
Siro Frederick Handley Page, (1885-1962) estis angla industrialisto kiu estis pioniro en dizajno kaj produktado de aviadiloj. Lia kompanio Handley Page Limited produktis serion de militistaraj aviadioj, inter ili la bombaviadilon Halifax dum la dua mondmilito, el kiu oni produktis ĉ. 7.000. Li ankaŭ produktis civilan aviadilon, i.a. H.P.42, aviadilon de Imperial Airways.