Friedrich Rückert
El Vikipedio
Friedrich RÜCKERT [fridriĥ riket] (* la 16-an de majo 1788, mortis la 31-an de januaro, 1866) estis germana poeto, tradukisto kaj orientalisto.
Li naskiĝis en Schweinfurt, la filo de advokato. Ekde 1805 li studis juron, sed tri jarojn poste li forlasis tiun ĉi fakon por dediĉi sin al la studado de lingvoj. En la jaro 1810 li doktoriĝis en Jena. En 1815 li fariĝis redaktoro en Stuttgart kaj en 1818 li konatiĝis kun la orientalisto Joseph Von Hammer-Purgstall, kiu vekis lian intereson pri la orientala literaturo. Ekde 1826 Rückert agis kiel profesoro pri orientalismo en Erlangen kaj ekde 1841 li okupis similan postenon en Berlino. En la jaro 1848 li ekloĝis en la bieno de sia edzino apud Coburg.
Rückert mortis en Neuses apud Coburg en 1866.
La verkaro de Friedrich konsistas ĉefe el liriko, sed ankaŭ el dramoj, unu verseposo kaj fabeloj. Uzante la pseŭdonimon Freimund RAIMAR li verkis sian kontraŭ-Napoleonan poemaron Geharnischte Sonette. Kortuŝaj estas liaj Kindertotenlieder: kantoj, kiuj respegulas la doloron de la poeto pri la frua morto de du el liaj idoj. Renomon li gajnis ankaŭ per tradukaĵoj el i.a. la araba, hebrea kaj ĉina lingvoj. Li majstris entute tridek lingvojn.
[redaktu] Listo de verkoj
- Deutsche Gedichte von Freimund Raimar (enhavanta: Geharnischte Sonette, poemoj, 1814)
- Östliche Rosen (poemoj tradukitaj, 1822)
- Amaryllis (poemoj, 1825)
- Hebräische Poeten, übersetzt und erläutert (tradukoj, 1831)
- Die Weisheit des Brahmanen (6 volumoj, 1836-1839)
- Leben Jesu (verseposo, 1839)
- Saul und David (dramo, 1843)
- Herodes der Große (dramo, 1844)
- Heinrich IV. (dramo, 1844)
- Liebesfrühling (poemoj, 1844)
- Kindertotenlieder (kantoj verkitaj 1833/34, eld. 1872 kun muziko de Gustav Mahler)¨
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.rueckert-gesellschaft.de/bib.html
http://susi.e-technik.uni-ulm.de:8080/Meyers2/seite/werk/meyers/band/14/seite/0006/meyers_b14_s0006.html#R%FCckert
http://www.rueckert-gesellschaft.de
http://members.aon.at/andreas.weigel/Kindertodten-Lieder.htm
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |