Gastono Lafuŝ'
El Vikipedio
Gastono Lafuŝ (en la franca "Gaston Lagaffe") estas la ĉefa rolanto de humura bildrakonto "Gastono", kreita en 1957 de André Franquin, kiu kreis ankaŭ Marsupilami kaj desegnis Spiruo kaj Fantasio. Li famiĝis pro la belga revuo "Spiruo".
Gastono Lafuŝ' estas oficisto en la "Gazeto de Spiruo". Lia alveno estas mistere anoncita per paŝo-spuroj en la marĝenoj de la gazetaj paĝoj. Unue sen klarigo por legantoj. Li unue aperis en la gazeto de Spiruo, vestita per strikta kostumo kaj banto, sekvant-semajne per nigra pantalono, verda pulovero kaj ŝnurŝuo, kaj la postan semajnon, sidanta sur seĝo, kun cigaredo ĉe la lipoj. En 19 albumoj, tiu revemulo senĉese inventas solvojn por plibonigi la oficejan vivon, enamiĝas, prizorgas katon kaj ridmevon, sed ĉio tio okazigas nur fuŝaĵojn, kiuj ĉagrenas liajn estrojn.
La sekvantan semajnon komunikaĵo de Fantasio (alia rolulo de Spiruo) provas klarigi la situacion al legantoj. Gastono estis dungita de iu, kies nomon li forgesis sed li certas, ke li estas konstruita por heroa kariero. Ĉar li ne povas integri serion en la gazeto de Spiruo li iĝas la unua senlabora heroo.
Komence de la unua albumo, oni malkovras tiun strangan dialogon:
- Kiu vi estas?
- Gastono
- Kion vi faras ĉi tie?
- Mi atendas
- Kiu sendis vin tien ĉi?
- Oni petis, ke mi venu...
- Kiu?
- 'ne plu memoras...
Komence Gastono estas nur malvigla, mallaborema kaj foje fuŝulo (ekzemple li sukcesas fajrigi la fajrestingilojn). Sekve liaj fuŝaĵoj donos al li familinomon kaj ĉiaman funkcion en la gazeto: malhelpi al Sinjoro Demesmaeker subskribi gravajn kontraktojn, subakvigi la redaktejon, ktp.
Preskaŭ ĉiam li provas ne labori (sin kaŝante en ŝranko aŭ tutsimple dormante sur sia skribotablo...)
[redaktu] La albumoj
Gastono unue aperis en 1957 por vigligi la paĝojn de la humura gazeto "Spirou". 15 albumoj estis eldonitaj inter 1963 kaj 1996, kaj en 1996 oni denove komplete eldonis per 19 albumoj ĉiujn rakontojn, kiuj unue aperis en la gazeto Spirou, laŭ kronologia ordo.
- Gaston (1960, small album format 7x13 cm)
Originala publikigo :
Numero | Titolo | Jaro | ISBN |
---|---|---|---|
2 | Gala des gaffes | 1963 | |
3 | Gaffes à gogo | 1964 | |
4 | Gaffes en gros | 1965 | |
1 | Gare aŭ gaffes | 1966 | |
5 | Les gaffes d'un gars gonflé | 1967 | |
6 | Des gaffes et des dégâts | 1968 | ISBN 2-8001-0088-5 |
7 | Un gaffeur sachant gaffer | 1969 | ISBN 2-8001-0089-3 |
8 | Lagaffe nous gâte | 1970 | ISBN 2-8001-0090-7 |
R1 | Gala de gaffes à gogo | 1970 | ISBN 2-8001-0093-1 |
9 | Le cas Lagaffe | 1971 | ISBN 2-8001-0091-5 |
10 | Le géant de la gaffe | 1972 | ISBN 2-8001-0092-3 |
R2 | Le bureau des gaffes en gros | 1972 | ISBN 2-8001-0094-X |
R3 | Gare aŭ gaffes du gars gonflé | 1973 | ISBN 2-8001-0308-6 |
11 | Gaffes, bévues et boulettes | 1973 | ISBN 2-8001-0330-2 |
R4 | En direct de la gaffe | 1974 | ISBN 2-8001-0370-1 |
12 | Le gang des gaffeurs | 1974 | ISBN 2-8001-0400-7 |
13 | Lagaffe mérite des baffes | 1979 | ISBN 2-8001-0658-1 |
14 | La saga des gaffes | 1982 | ISBN 2-8001-0955-6 |
0 | Gaffes et gadgets | 1985 | ISBN 2-8001-1248-4 |
R5 | Le lourd passé de Lagaffe | 1986 | ISBN 2-8001-1473-8 |
15 | Gaffe à Lagaffe! | 1996 | ISBN 2-908462-73-7 |
Nova publikigo :
- Biographie d'un gaffeur (1965)
- Gaston et le Marsupilami (1978)
- Gaston fou du Bus (Reklam-libro por bus-firmo)
[redaktu] Tradukoj
Albumoj de Gastono jam aperis en diversaj lingvoj, ĉu tradukitaj kaj eldonitaj de Dupuis ĉu de aliaj eldonistoj. La nomo de Gastono ŝanĝiĝas laŭ la lingvo:
- dana: Vakse Viggo
- franca: Gaston Lagaffe
- finna: Niilo Pielinen
- hispana: Gaston el gafe
- islanda: Viggó Viðutan
- kataluno: Sergi Grapes
- nederlanda: Guust Flater
- norvega: Viggo
- serbo-kroata : Gasa
- sveda: Gaston
- turka: Sjapsjal Gazi
[redaktu] Ekstera ligilo
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |