Gejŝo
El Vikipedio

Gejŝo (japane: 芸者) tradicie estas japana amuzistino por artistoj.
La termino gejŝo ĝenerale estas uzata por akompana fraŭlino kiu estas vestita en tipaj, severe stilitaj vestoj kaj kun klasika japana muziko, kanto kaj danco, agrable plibriligas la vesperon de kunularoj. Laŭvorte gejŝo signifas "artpersonon". Dum la 18-a kaj 19-a jarcento gejŝoj estis tre kutimaj dum certaj okazaĵoj. Karakteriza por la gejŝo estas la arta peruko el nigraj haroj, la blankigita vizaĝo kun ruĝaj lipoj kaj okulfrapa kimono aŭ silka vesto kiu en speciala maniero estas nodligita ĉirkaŭ la korpo. Gejŝoj estas konsiderataj kiel modelo de beleco kaj rafinita kulturo.
En la pasinteco oni asociis gejŝojn ofte (ĝenerale malprave) kun prostituado. Ekzistis krom la mondo de gejŝoj mondo de amoristinoj (Tayuu/Oira) kie okazis prostituadon. Kvankam tiam oni povis aĉeti la rajton forpreni la virgecon de gejŝo, ili ne estis devigataj por seksumi kun klientoj, ankaŭ ne kun tiu kiu pagis monon por la virga gejŝo.
Knabino junaĝe estis dungita kiel maiko, kaj dum kelkaj jaroj estis edukita de sperta gejŝo, kiu perfektigis la knabinon en klasika japana muziko, kantado kaj dancado. Gejŝoj aktivis en certaj poramuzaj kvartaloj de grandaj urboj, kiel Yoshiwara en Edo (Tokio) kaj Gion en Kioto, kaj ofte estas ligitaj al certa domo per kiu ilia rango en la hierarkio estis fiksita. Ankaŭ nuntempe en Japanio kelkdekoj da gejŝoj aktivas, sed nur kiel akompanulinoj kiuj estas edukitaj en klasikaj japanaj artoj.