Geomonero
El Vikipedio
Geomonero estas medaleca ludobjekto uzata en geokaŝado. Ili povas havi diversajn celojn. Ili povas esti personaj objektoj uzataj de geokaŝantoj, lasataj en kashujoj por esti trovotaj kaj aliloken movotaj de aliaj. La geomoneroj estas kutime produktataj en malgrandaj kvantoj de kelkaj cent kaj servas plej ofte kiel kolektaĵoj. La geomoneroj venas aŭ kun aŭ sen numero (kiu helpas por spuri ilin).
La unua geomonero aperis en 2001. Ĝi estas produktita de la geokaŝisto Moun10Bike. Nuntempe tiu geomonero valoras pli ol USD 2000 por kolektantoj.