George C. Marshall Space Flight Center
El Vikipedio
La George C. Marshall Space Flight Center, (MSFC) (prononcu:[ĜORĉ SI: MA:Rŝal SPE:s flajt SENtr]) estas grava centro por multaj celoj: kosmoŝipa kaj spacnaveda propulsado, ekstera fuela cisterno, trejnado, pagitaj ŝarĝoj, konstruado kaj dizajno de la Internacia Kosmostacio (ISS), komputiloj kaj retoj kaj informa manaĝerado. La centro ankaŭ posedas unu el la misiokontrolejoj de la Spaca Navedo.
Ĝi situas en Huntsville, Alabamo, kaj ricevis sian nomon honore al ĝeneralo George Marshall.
MSFC ekestis el la armea sidejo U.S. Army's Ballistic Missile Agency kaj en 1960 ĝi ekhavis novan destinon. La centro fariĝis la civila bazo por Dr. Werner Von Braun kaj lia teamo de germanaj rakedaj sciencistoj kaj granda nombro da armeaj kaj civilaj kontraktantoj.
[redaktu] Ekstera ligilo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Kategorioj: Ĝermo | Retoj | Komputilo