Germana Esperanto-Biblioteko
El Vikipedio
Germana Esperanto-Biblioteko estas la biblioteko de Germana Esperanto-Instituto. La kolekto troviĝas ek de 1989 en la urba biblioteko de la sudgermana urbo Aalen. Ĝi nun posedas 39.244 bibliografiajn unuojn, devenantaj de 20023 libroformaj kaj 2319 gazetaj titoloj (stato fine de 2006). Membroj de Esperanto-Grupo Alena kunlaboras en ĝi.
Post la morto de longjara direktoro Adolf Burkhardt en 2004 nova direktoro estas Utho Maier ek de 20a de Julio 2004. Afergvidanto de 1989 ĝis hodiaŭ estas Karl Heinz Schaeffer.