Germana Esperanto-Instituto
El Vikipedio
Esperanto > Lingvaj institutoj de Esperanto > Germana Esperanto-Instituto < Esperanto-asocio
Germana Esperanto-Instituto (GEI) estas institucio de Germana Esperanto-Asocio, kiu okupiĝas pri lingvaj aspektoj de Esperanto. Ĝi zorgas precipe pri jenaj aspektoj:
- lingvaj ekzamenoj je tri niveloj
- instruaj kaj sciencaj aktivadoj
- biblioteko (Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen), dokumentado
- lingva kontrolo de manuskriptoj
- terminologio; eldonado de duonjara informilo "Terminoteko"
La instituto kunlaboras kun la Akademio de Esperanto kaj kun Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj.
Direktoro de la instituto estas profesoro Martin Haase.
[redaktu] Ekstera ligo
- retejo de la instituto (germana lingvo)
- biblioteko