Germano Gimelli
El Vikipedio
Germano GIMELLI (1913-1999), honora membro de Internacia Fervojista E-Federacio, forpasis la 12-an de novembro en Gallipoli (Italio).
Li aktivis kiel sekretario de Itala Fervojista E-Asocio, redaktoro de ĝia informbulteno (1954-84) kaj prezidanto (1984-95), poste honora prezidanto. Li estis LKK-ano de la 40-a UK (Bolonjo, 1955), fakdelegito pri fervojoj kaj filatelo dum kvar jardekoj, loka delegito en Bolonjo kaj membro de Itala Instituto de Esperanto, ĉe kies Bolonja katedro li organizis multajn kursojn kaj ekzamensesiojn.