Guðmundur Böðvarsson
El Vikipedio
Guðmundur Böðvarsson (1904-1974) sekvis baze tradiciajn formojn en sia poezio sed ilin renovigis ritme kaj rime en multaj poemoj. Li estis bienulo kaj liaj temoj havas siajn radikojn en la islanda kamparo, sed estas ofte disvolvitaj simbole kaj filozofie. En multaj poemoj la poeto pritraktas mondajn aferojn kiel kontraston al la simpleco kaj paco de la islanda kamparana vivo.
[redaktu] En esperanto aperis
- Kaŝita en la herbo, poemo en La Tradukisto, dudeksepa numero, 12. novembro 1997 tradukita de Baldur Ragnarsson.