Gvanako
El Vikipedio
?Gvanako Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc) |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Lama guanicoe (Müller, 1776) |
Gvanako (Lama guanicoe) estas sovaĝa specio de kamelo kaj vivas ĉefe en la okcidenta kaj suda parto de Suda Ameriko. Ĝi eble estas prapatro de lamoj.
Enhavo |
[redaktu] Aspekto
La longeco de la kapo kaj la trunko estas 2 m, la ŝultroalto 120 cm kaj ĝi pezas 100 kg. La felo estas lana kaj dika, supre helbruna kaj malsupre blanka. Kruroj kaj kolo estas kamelece longaj kaj maldikaj.
[redaktu] Vivmedio
Gvanakoj vivas en la Andoj kaj en la pampo en Peruo, Ekvadoro, Bolivio, Ĉilio kaj Argentino. Ilia vivmedio estas malferma herbejo, nur dum akraj vintroj ili eniras arbarojn. Gvanakoj troveblas ĝis alteco de 4000 m.
[redaktu] Malsovaĝigo
Iam oni supozas, ke gvanakoj estis malsovaĝitaj jam dum la tria jarmilo antaŭ Kristo kaj ke lamoj kaj alpakoj devenas de ili. Multaj naturistoj tamen nun opinias ke pro interbredado de lamoj, gvanakoj, vikunoj kaj alpakoj vere ne eblas scii kiu venis de kiu; krome, genetikaj studoj indikas ke alpakoj estas genetike pli proksimaj al vikunoj ol al gvanakoj.
[redaktu] Endanĝerigo
Kiam alvenis la hispanoj en Sudamerikon ekzistis ĉirkaŭ 50 milionoj da sovaĝaj gvanakoj. De tiam oni ĉasadis ĝin por feloj kaj ĉefe por akiri herbejojn por ŝafaregoj. Pro tiu ĉasado la nombro de gvanakoj malaltiĝis ĝis 500.000 hodiaŭ, t.e. 1 % de la tiama kvanto.