Hérault
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Francio > Langvedoko-Rusiljono > Hérault < Francaj departementoj
Hérault (34) | |
---|---|
Informoj | |
Regiono : | Langvedoko-Rusiljono |
Prefektejo : | Montpellier |
Subprefektejoj : | Béziers Lodève |
Loĝantaro - Suma (1999) - Loĝdenso |
896 441 loĝantoj 147 loĝantoj/km² |
Areo | 6 101 km² |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 49 |
Komunumoj | 343 |
Prezidento de la Ĝenerala Konsilio |
André Vezinhet |
Situo en Francio | |
![]() |
Hérault [ero] (aŭ okcitanlingve Erau [eraŭ]) estas unu el la kvin departementoj de la sudfranca regiono Langvedoko-Rusiljono. Ĝia surfaco estas 6 224 km², kaj ĝi havas 896 150 loĝantojn. Ĝi posedas 87 km da marbordo ĉe la Mediteranea maro kaj plurajn lagunojn laŭlonge de la marbordo. La geografia aspekto de Hérault konsistas el du tipoj da pejzaĝoj : la ebenaĵo de Langvedoko apud la maro, kaj la montoj de Cévennes en la norda kaj okcidenta parto. Ĉe la montaro troviĝas ankaŭ altebenaĵoj aridaj.
La ĉefurbo estas Montpellier, kiu estas ankaŭ ĉefurbo de la tuta regiono Langvedoko-Rusiljono. Ĝi estas samtempe malnova urbo riĉa je monumentoj, kaj moderna kaj dinamisma urbo (universitatoj, esplorlaboratorioj...). Alia granda urbo estas Béziers. La departemento tute enhavas 343 komunumojn.
En la larĝa ebenaĵo koncentriĝas la agrikulturo (vinoj, fruktoj), kaj kompreneble fiŝkaptado en la maro. Sète estas ankaŭ granda komerca haveno.
La marbordo allogas milionoj da turistoj dank'al siaj longaj kaj fajnsablaj plaĝoj kaj plezurhavenoj (La Grande Motte, Palavas-les-Flots, Agde). En la interna parto de Hérault tamen ne mankas la allogaĵoj : natura parko de Alta Langvedoko, multnombraj mezepokaj vilaĝoj, monaĥejoj, kasteloj, grotoj, ban-urboj, grandiozaj naturaj pejzaĝoj de la montaro Cévennes.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.herault.pref.gouv.fr
http://www.cg34.fr
http://www.canal-du-midi.org/accueil/patrimoine.htm
http://www.languedoc-france.info/070203_herault.htm