Haitia kreola lingvo
El Vikipedio
Haitia kreola lingvo (Kreyòl ayisyen) | ||
---|---|---|
Parolata en: | Haitio, Bahamoj, Kanado, Kajmaninsuloj, Dominika Respubliko, Franca Gviano, Gvadelupo, Puerto Rico, Usono | |
Denaskaj parolantoj: | 7,8 milionoj | |
Fremdlingvo / dua lingvo por: | ? | |
Lingvistika klasifiko: |
Kreola lingvo |
|
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en: | Haitio | |
Reguligita de: | ? | |
Skribo: | latina | |
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1: | ||
ISO 639-2: | ||
SIL: |
Specimeno | |
---|---|
Artikolo Unu de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj:
Tout moun sou tè a fèt tou lib. Tout gen menm valè (nan je lasosyete), tout moun gen menm dwa devan Lalwa. Tout moun fèt ak yon bonsans, tout fèt ak yon konsyans epi youn fèt pou trete lòt tankou frè ak sè. |
La Haitia kreola lingvo (Kreyòl ayisyen) estas kreola lingvo bazata sur la franca lingvo. Ĉirkaŭ 7,5 milionoj parolas ĝin en Haitio, kiuj estas preskaŭ la tuta loĝantaro. Pro elmigrado, kelkaj cent mil parolantoj loĝas en aliaj landoj, inkluzive de Kanado, Usono kaj Francio, ankaŭ en multaj Karibmaraj landoj, ĉefe Domingo kaj Bahamoj.
Lingve, ĝi havas kelkajn okcidentajn afrikajn influojn, kiel la volofa, kaj aliaj gbe-a lingvoj, ekzemple la fona, kaj evea/anlo-evea. Ĝi havas du dialektojn: Fablas kaj altebenaĵa haitia kreolo.
Ekde 1961 oni agnoskis haitian kreolon kiel oficiala lingvo. Gia uzo en literaturo estas malgranda sed kreskanta. Multaj parolantoj estas dulingvaj, parolante kaj haitian kreolon kaj francan. Tamen, la kreola havas pli malgrandan socialan rangon ol la franca, laŭ opinio de iuj. Multaj instruistoj, verkistoj kaj aktivuloj emfazas fierecon pro la lingvo ekde la jaroj 1980-aj. Ekzistas jam ĵurnaloj, radio- kaj televid-programoj en tiu lingvo.
Enhavo |
[redaktu] Kelkaj simplaj frazoj
(Texto en ortaj krampoj [ ] estas IFA notacio.)
- Saluton — Salu [salu] — (Fr. salut [saly])
- Bonan matenon — Bonjou [bõʒu] — (Fr. bonjour [bõʒur])
- Bonan vesperon — Bonswa [bõswa] — (Fr. bon soir) [bõswar]
- Adiaŭ — Na we [nawe], (aŭ Nap we) [napwe]
- Bonvolu — Silvouple [silvuple] / Souple [suple] — (Fr. s'il vous plaît [silvuple])
- Dankon (multe) — Mèsi (ampil) [mɛsi (ãpil)] — (Fr. merci, [mɛrsi])
- Kiel vi fartas? — Kijan ou ye? [kiʒãuye]
- Kio estas via nomo? — Kijan ou rele? [kiʒãurele]
- Mia nomo estas... — M'rele... [m̩rele]
- Kiu estas via Paĉjo? — Kiyès ki Papa'w? [kiyɛski papaw]
- Mi amas vin — M renmen w [m̩rɛ̃mɛ̃w]
- Donu dolaron al mi — Ba'm youn dola [bamjũdola]
- Kiom/Kiom da — Kombyen? [kõbjɛ̃] — (Fr. combien [kõbjɛ̃])
- Kiel? — Kijan? [kiʒã] aŭ Koman? [komã] — (Fr. quel genre [kɛlʒãrə] aŭ comment [kɔmã])
- Kiu (homo)? — Ki moun? [kimun] — (Fr. qui [ki])
- Kiu? (aĵo) — Ki lès?
- Kie? — (Ki) Kote? [kikote] / Ki bo? [kibɔ] — (Fr. quel côté [kɛlkote], quel bord [kɛlbɔr])
- Kiam? — Ki lè? [kilɛ] — (Fr. quelle heure [kɛlœr]
- Kial? — Pouki(sa)? [puki(sa)] — (Fr. pourquoi (ça) [purkwa(sa)])
[redaktu] Specimeno de la vortprofizo
Se la franca font-vorto ne estas sama kiel la franca traduko, la fonto notiĝas en krampoj. Plejparte, la malsamo estas pro tio ke, la haitia lingvo reanalizis la francan difinan artikolon (en esperanta gramatiko, la vorto la) kiel parto de la nomvorto.
Kreola — Franca — Esperanto
- zwazo [zwazo] — oiseau (<(les) oiseaŭ) [(lez)wazo] — birdo
- Ozetazini [etazini] — États-Unis (<(aux) États-Unis [(oz)etazyni]) — Usono
- vwazen [vwazɛ̃] — voisin [vwazɛ̃ — najbaro
- nimewo [nimewo] — numéro [nymero] — numero
- lalin [lalin] — (la) lune [(la)lyn] — luno
- dèyè [dɛjɛ] — derrière [dɛrjɛr] — antau
- zye [zje] — oeil (<(les) yeŭ [(lez)jø]) — okulo
- Bondye [bõdje] — Dieu (<(Bon) Dieu [bõdjø]) — Dio
- makak [makak] — singe (<macaque [makak]) — simio
- kay [kaj] — maison — domo
- bekann [bekan] — bécane — biciklo
- diri [diri] — riz (<(du) riz [dyri]) — rizo
- pwa [pwa] — pois [pwa] — fabo