Hejmo (loĝejo)
El Vikipedio
Hejmo estas loĝejo aŭ domo de homoj, precipe por familioj. Ĝi esence estas konstruaĵo, havante murojn kaj tegmenton. Ĝi ŝirmas siajn loĝantojn kontraŭ vetero. La internon de hejmo homoj plikomfortigas per mebloj, kiel tablo, seĝo, kaj lito. La ĉirkaŭon de la hejmo oni povas beligi per ĝardeno kaj arboj.
Tamen, hejmo povas esti pli primativa. Oni povas loĝi en hejmo malpli fiksata, kiel tendo aŭ iglo. Primativa homo loĝis en kavernoj.
Modernaj hejmoj havas elektran servon por lampoj, telefonon, akvotubojn, kaj kloaktubojn. Iuj hejmoj havas kablan televidon aŭ satelitan televidon.
Pliofte, hejmo havas kelkajn ĉambrojn, kvankam iuj havas multajn, kaj iuj havas nur unu. Ofte, ĉambron oni uzas por specifa tasko. (Ekzemple, oni kuiras ĉefe en kuirejo.)
[redaktu] Oftaj ĉambroj en hejmoj
- Banĉambro
- Dormoĉambro
- Koridoro
- Kuirejo
- Manĝoĉambro
- Necesejo
- Salono (aŭ vivoĉambro aŭ tagĉambro aŭ familia ĉambro)
- Vestiblo (aŭ antaŭĉambro)