Het Steen
El Vikipedio
Het Steen [het ste:n] estas parto de la iama fortikaĵo (aŭ burgo) sur la dekstra riverbordo de la rivero Skeldo en Antverpeno. Ĝi estas la plej malnova konstruaĵo de la urbo, konstruita inter 1200 kaj 1225 kaj tiutempe nomata Antwerpse burcht (Antverpena burgo). Ĉirkaŭ 1520, en la erao de Karlo la 5-a okazis granda trakonstruo de la fortikaĵo kaj ekde tiam ĝi estis nomata 's Heeren Steen (la fortikaĵo de la sinjoro).
La konstruaĵo estis uzata kiel prizono ĝis 1827, certe jam ekde la jaro 1303.
En la 19-a jarcento oni malkonstruis la plejparton de la konstruaĵo dum la rektigado de la kajoj kaj la plilarĝigo de Skeldo. La restinta konstruaĵo ricevis la nomon Het Steen.
Ekde la 1952-a jaro, la konstruaĵo fariĝis la Nacia Ŝipmuzeo.