Ho Chi Minh
El Vikipedio
HO Chi Minh, vjetname: Hồ Chí Minh, antaŭe NGUYEN Sinh Cung, vjetname: Nguyễn Sinh Cung kaj konata kiel Onklo Ho, vjetname: Bác Hồ (19-a de majo, 1890 – 2-a de septembro, 1969) estis vjetnama ŝtatisto, ĉefministro (1954) kaj prezidento (1954 – 1969) de Nord-Vjetnamio.
Li fariĝis komunisto kiam li loĝis en Britio kaj Francio (1915 – 1927).
En Francio en 1918 Ho Chi Minh kampanjis por sendependiĝo kaj en 1919 li peticiis la pac-konferencon de Versajlo, Francio, potsulante egalrajtojn por Hindoĉinio.
Poste li helpis kreii la kompartion kaj pasigis tempon en Moskvo.
Li translokiĝis al Hongkongo kie li fondis la Hindoĉinan kompartion.
Li prenis la nomon Ho Chi Minh (li, kiu lumigas) kaj revenis al Vjetnamio en 1941 kaj deklaris sendependiĝon. Li gvidis la movadon Viet Minh por sendependiĝo kaj sukcese batalis kontraŭ Francio inter 1946 kaj 1954.
Li fariĝis prezidento de Nord-Vjetnamio je la 2-a de marto 1946. Je la 6-a de marto li subskribis interkonsenton laŭ kiu Francio akceptis Vjetnamion kiel sendependa ŝtato.
Dum la 1960-aj jaroj li batalis por la reuniĝo de Norda kaj Suda Vjetnamo. Li gvidis preskaŭ senĉesan militon kontraŭ Francio kaj poste Usono ĝis lia morto en 1969.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.time.com/time/time100/leaders/profile/hochiminh.html
http://freelao.tripod.com/id42.htm
http://www.vietquoc.com/0007VQ.HTM
http://www.nytimes.com/learning/general/onthisday/bday/0519.html