Hrihorij Kvitka-Osnovjanenko
El Vikipedio
Hrihorij Kvitka-Osnovjanenko ukraine Григорій Квітка-Основ'яненко (1778-1843) - prozisto, dramverkisto, ĵurnalisto. Hrihorij Kvitka naskiĝis en vilaĝo Osnova (nun - teritorio de urbego Ĥarkivo), de kie originas lia pseŭdonimo Hriscjko Osnovjanenko. Estis ege aktiva en soci-publika vivo, kunfondis: profesian teatron en Ĥarkivo (1812) kaj estis ĝia direktoro; la unuan ukraina revuon "Ukraina heroldo" (1816-17); urban bibliotekon (1838). Estas konsiderata fondinto de ukraina literatura prozo. Inter liaj verkoj estas dramoj, rakontoj, noveloj ("Marusja", "Konotopa sorĉistino"). Lia verkaro estas tradukita en multajn lingvojn.