IKEK
El Vikipedio
IKEK (Internacia Komunista Esperantista Kolektivo) estis fondita meze de la 1970-aj jaroj far aŭstraj komunistoj — maljunaj laboristaj esperantistoj — kun subteno de ilia Komunista partio. Ĝia gazeto Internaciisto prenis sian titolon de gazeto de la por-Kominternaj kamaradoj ĉirkaŭ Ernesto Drezen. Tiu gazeto preparis la faman skismon de 1931 en SAT.
Antaŭulo de IKEK estis Internacio de Proletaj Esperantistoj, produkto de la SAT-skismo. La naskiĝo de IKEK ricevis malvarman bonvenon de la Esperanto-movado en la tiel nomataj socialismaj landoj tiutempe, sed ĝi ankoraŭ vivas.
La 14-a konferenco de Internacia Komunista Esperantista Kolektivo (IKEK) elektis novan prezidanton, la 57-jaran britan inspektoron de loĝejoj Stan Keable.