Ilia Silvestriev
El Vikipedio
Ilia SILVESTRIEV (naskiĝis la 25-an de marto 1883 en Plovdiv) estis bulgara esperantisto kaj subkolonelo de la armea rezervo, kiu loĝis en Sumen. Li propagandis Esperanton senlace, gvidis multajn kursojn kaj aplikis unua la rektan instrumetodon en Esperanto-kursoj en Bulgario. Li estis prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio de 1908 ĝis 1910 kaj de 1928 ĝis 1930.
Tiu-ĉi artikolo tiras informon el Enciklopedio de Esperanto.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.