Inverso
El Vikipedio
Matematiko > Nombro > Inverso
La inverso de nombro estas la rezulto de la divido de 1 per la nombro.
Ekzemple: La inverso de du estas duono.
En pli ĝenerala senco, la nocio inverso ankaŭ estas uzata en jenaj ekzemplaj frazoj:
- La inverso de multiplikado estas dividado.
- La inverso de derivaĵo estas malderivaĵo.
- La inverso de funkcio estas ĝia inversa funkcio (se ĝi ekzistas).
- La inverso de pluvolvi la vidbendon estas retrovolvi ĝin.