István Ivás
El Vikipedio
Ivás ISTVÁN estas hungara memuaristo en Rumanio naskita en vilaĝo Sânmihaiu de Jos komunumo Mihai Viteazu, distrikto Cluj la 11-an de aŭgusto en 1925. Ekde 1968 li loĝas en Miercurea Ciuc. En aŭgusto de 1943, kiam li loĝis en vilaĝo Aluniş, en Norda Transilvanio, estis rekrutigita en la Sikulan Landlimgardistaron. Li fariĝis militkaptito en Sovetunio, kaj povis reveni en sian naskiĝlandon nur en 1948. La milithistoriisto Dr. Szabó József János verkis al la memuaro preskaŭ 60-paĝan antaŭparolon pri la historio de la sikula landlimgardistaro. En tiu libro la aŭtoro priskribas sole siajn soldatjarojn en 1943 kaj 1944.
[redaktu] Memuarverko
- Ivás István: Az utolsó székely határőrök (hungare) - (La lastaj sikulaj landlimgardistoj). Timp Kiadó, 2004.