József Stadler
El Vikipedio
STADLER József (1951-) iama hungara paŝtisto, sola miliardulo (en hungara forinto) en Hungario, kiu fakte enprizoniĝis.
Li fifamis pri aĉeto - kun aliaj pentraĵoj – de la originala Lasta vespermanĝo de Leonardo da Vinci en fiktiva surpapera negoco. Poste li repetis de la imposta ofico la elpagitan aldonvaloran imposton, teorie elpagitan.
Li konstruis kontraŭ la eltrompita mono stadionon en Akasztó. La stadiono nun estas malplena kaj ŝlosita, interne ĉiun ejon ornamas pentraĵoj (ekz. Stadler József kun sia familio, Stadler József cigarumas, Stadler József kiel paŝtisto ktp. kaj eĉ malpligrandigita versio de Lasta vespermanĝo de Leonardo da Vinci. La pentristo estis SIMÁK Dóra.).
Li estis unuafoje juĝita en 1998 je 9-jara prizono kaj konfisko de ĉiu posedaĵo pro financa, imposta trompo ks. Post 14 monatoj li liberiĝis, ĉar la supera juĝejo (tria) eksvalidigis la juĝon.
La akuziton en 2001 denove juĝis je prizono (5,5 jaroj) la unuagrada juĝejo. La juĝon mildigis la duagrada juĝejo (ĉifoje Supera Juĝejo (hungare Ítélőtábla)) pro ekonomiaj fiagoj je 4,5 jara prizono. Oni subkondiĉe liberigis lin en 2005 kaj li festis tion (per financa apogo de komerca televido TV2) kun 300 gastoj en Kiskőrös. Li plenumis (kun provizora aresto) 36 monatojn en prizono.
Ekde 2005 li okupiĝis pri vendado de vestoj kaj purigaĵoj. [1]