Jacek Kuron
El Vikipedio
Jacek Kuroń (3-a de marto 1934 en Lvov - 17-a de junio 2004 en Varsovio, Pollando) - pola historisto, politisto.
Li agadis en la 50-oj de la pasinta jarcento en la junkomunista movado (pole ZMP), poste en la pola Komunista partio (LEMP), el kiu li estis forigita. En 1964 li estis kunskribanto de publika letero al la LEMP-anoj, pro kio li estis enprizonigita je 3 jaroj.
Li estis fondinto de Laborista Defenda Organizo (pole KOR) (1976). Poste aktiva ano de Solidarnostj, sed dum la armea potenco li estis internita, poste li partoprenis en la diskutoj kun la komunista registaro.
1989-2001 parlamentano. En la registaro de Tadeusz Mazowiecki li estis ministro pri laboraj aferoj.
Li estis ano de la Unio de la Libereco (liberalisma Partio)