Jakob Michael Reinhold Lenz
El Vikipedio
Literaturo > Germanlingva Literaturo > Jakob Michael Reinhold LENZ < Germana lingvo
Jakob Michael Reinhold LENZ [jakop miĥael reinholt lenc] (naskiĝis la 12-an de januaro, 1751, mortis la 24-an de majo, 1792) estis germana poeto.
Lenz naskiĝis en Sesswegen, Livonio, kiel filo de pastro. Li studis teologion en Kenigsbergo (nuntempe: Kaliningrado). En la jaro 1771 li vojaĝis al Strasburgo, kie li renkontis Goethe. Kvin jarojn poste li sekvis sian idolon Goethe al Weimar, sed pro kvereloj li post mallonga tempo jam devis forlasi tiun ĉi urbon. Li ekvagadis tra Eŭropo, sed ekde 1778 psikaj problemoj turmentis lin, kaj li mortis kiel malriĉulo en Moskvo.
Jakob Michael Reinhold Lenz inspiris i.a. Georg Büchner al la novelo Lenz kaj Bertolt Brecht al la prilaboro de kelkaj el liaj verkoj.
[redaktu] Listo de verkoj
- Die Landplagen (verseposo, 1769)
- Der Hofmeister (dramo, 1774)
- Anmerkungen übers Theater (eseoj, 1774)
- Meinungen eines Laien, den Geistlichen zugeeignet (teologia fakverko, 1775)
- Pandaemonium Germanicum (satiro; verk. 1775, eld. 1819)
- Die Soldaten (komedio, 1776)
- Die Freunde machen den Philosophen (komedio, 1776)
- Der Waldbruder (fragmento, eld. 1882)