Jasna Góra
El Vikipedio
'Jasna Góra [jasna gura] estas katolika pilgrimejo en la pola urbo Częstochowa, konsiderata nacia sanktejo de Pollando.
La "hela monto" (latine: mons clarus) estas zorgata de paŭlanaj monaĥoj kaj ĉiujare vizitata de 3 ĝis 4 milionoj da homoj. Centra objekto de la honorado estas bildo de nigra madono.
[redaktu] La sanktejo
La sanktejo okupas areon de ĉ. kvin hektaroj (0,5 km²). La fortikigita parto estis konstruita iom post iom inter la 15-a kaj 20-a jarcentoj. Norde, okcidente kaj sudokcidente apudas ĝin parko.
Sude troviĝas la impona ĉefa enirejo. Oriente situas libera placo, kiu servas por aranĝoj kun multaj vizitantoj.
Okcidente situas pilgrimula centro kun dormejoj, restoracioj kaj parkejoj.
La turo de la sanktejo altas 106 metrojn. Ĝi servas ne nur kiel sonorila turo, sed portas ankaŭ antenon de la sankteja radio-stacio (ultra-kurta ondaro).
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.jasnagora.pl/ la sankteja retejo (pl, en, de, it, es)