Jekaterinburg
El Vikipedio
Geografio > Rusio > Uralo > Jekaterinburg < Urbo
Jekaterinburg | |
Blazono de la urbo![]() |
|
Regiono: | Sverdlovska provinco |
---|---|
Distrikto: | ĉefurbo de la provinco |
Fondita en: | 1723 |
Urbo ekde: | 1796 |
Koordinatoj: | 56° 51' N, 60° 35' E Mapo |
Loĝantaro, miloj: | 1 293 (2002) |
Kodo laŭ OKATO: | 65401 |
Telefona prefikso: | 343 |
Tempozono (de MSK): | +2 horoj |
Jekaterinburg (ruse Екатеринбург) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Sverdlovska provinco, la kvara plej granda urbo de Rusio (ĉ. 1,3 mln. loĝantoj).
La urbo situas sur la orienta deklivo de Meza Uralo sur bordoj de Isetj (Исеть), kiu enfluas riveron Tobol (Тобол). Jekaterinburg estas ĉe la Trasiberia Fervojo.
Inter 1924 kaj 1991 la urbo nomiĝis Sverdlovsk (ruse Свердловск), kaj nomo de la provinco restis de tiu tempo. Ĝia origina kaj nuna nomo deriviĝas de Jekaterina la 1-a, edzino de Petro la 1-a. Ĝia intertempa nomo devenas de la bolŝeviko kaj unua fakta ŝtatestro de Sovetio Jakov Miĥajloviĉ Sverdlov, kiu verŝajne ordonis la ekzekutadon de caro Nikolao la 2-a en Jekaterinburgo en 1918.
En jaro 1959 la urbo havis 779 mil loĝantojn, en 2002 — 1,29 mln.
En Jekaterinburg naskiĝis Boris Jelcin.
[redaktu] Metroo
De 1991 Jekaterinburg havas metroon; la ĝis nun ununura linio ligas la staciojn "Aleo de la Kosmonaŭtoj" kaj "Geologia". Plilongigo al la Botanika Ĝardeno kaj du pliaj linioj estas konstruataj aŭ planataj.
[redaktu] Esperanto
En la urbo Vasilij Ĵeleznjakov propagandis Esperanton en frua 20-a jarcento.
Eldonejo Sezonoj dum kelka tempo rezidis en la urbo.
En 2005 okazis tie la 24-a Rusia Esperanto-Kongreso kaj EoLA 17.