Jena
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Germanio > Turingio > Jena < Urboj
Jena situas apud la rivero Saale. Unuafoje menciita ĝi estis inter la jaroj 830 ĝis 850, kiel setlejo nomata Jani. Ekde 1230 ĝi havas la rangon de urbo. En la 18-a kaj 19-a jarcentoj Jena fariĝis grava spirita kaj kultura centro: Famuloj kiel ekz. Goethe, Schiller, Friedrich Schlegel, Novalis, Ludwig Tieck kaj Hegelo kontribuis al tiu ĉi reputacio.
Grandan tradicion havas ankaŭ la optika industrio, por kiu la fizikisto Ernst Abbe evoluigis la teoriajn bazojn. En la jaro 1846 la mekanikisto Carl ZEISS fondis en Jena mekanikan metiejon, kaj kun la helpo de Abbe, kiu inventis novajn ilojn, kaj la kemiisto Otto Schott, kiu evoluigis specialajn vitrojn, el modesta metiejo finfine fariĝis granda entrepreno.
Iom da statistiko:
- Situo: 50° 56’ NO, 11° 35’ OR
- Loĝantaro: proksimume 100.000
- Alteco: averaĝe 160 metrojn super la marnivelo
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)