Johano Lowe King
El Vikipedio
Johano Lowe KING (? – 25-a de septembro 1927 en Auckland) estis novzelanda esperantisto. Precipe multe laboris por Esperanto en Gisborne, kie li starigis kaj instruis Esperanto-klason, disaŭdigis per la loka radiostacio kaj estis delegito de UEA.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |