John C. Stennis Space Center
El Vikipedio
La John C. Stennis Space Center, (SSC) (prononcu:[ĜON si: STENis SPE:s SENtr]) situas en Hancock County, Misisipio. Ĝi estas la plej granda testejo por raketo-motoroj de NASA.
La konstruado de la testejo komenciĝis en oktobro 1961. La loko estis selektita parte pro tio ke la ĉirkaŭaĵo estas maldense enloĝata kaj ĝi havas la eblecon krei transporteblecojn sur akvokanaloj. La testataj raketomotoroj estas tro grandaj por transporti survoje.