Károly Zágonyi
El Vikipedio
Zágonyi Károly [za'gojni ka'roj] (1826-1867) naskiĝis en Szatmár [satma'r], Hungario, estis la bravulo de Springfield dum la Usona Enlanda Milito.
En 1848 li iĝis memvola patrujdefendanto kaj servis en la armeo de generalo Bem kiel husara kapitano.
Li estas ekzemplero por ĉiu husaro, li kapablis entuziasmigi siajn homojn. Li vundiĝis en batalo kaj la aŭstroj kaptis, enprizonigis lin. Li liberiĝis post du jaroj kaj tuj vojaĝis al Usono en 1851. Tie generalo Frémont komisiis lin organizi malpezan husarregimenton, kion li eminente plenumis. Ĉar li taĉemnto aspektis husareske kaj eĉ la uniformo estis pli bela ol la aliaj soldatoj, la enviantoj komence mokis ilin holiday soldiers (festaj soldatoj). Tiu moka opinio ŝanĝiĝis kiam Zágonyi atakis en oktobro de 1861 kun 300 rajdistoj granizonon de malamiko en Springfield (Missouri). La garnizonon defendis 1900 soldatoj, sed la regimento disbatis ilin. Tiutempe tio estis la plej elstara militbrava ago. La nomon de Zágonyi la gazetoj angligis "Seagoyne".
La evento pri liberigo de Springfield, estas pentrita sur la kupolo de la kapitolo.