Karl Heinz Schaeffer
El Vikipedio
Karl Heinz SCHAEFFER (naskiĝis la 22-an de septembro 1942) estas germana Esperantisto.
Li lernis Esperanton en la jaro 1979 memstudinte. De 1982 ĝis hodiaŭ li estas prezidanto de Esperanto-Grupo Alena. En 1989 ĝis hodiaŭ li transprenis gravan postenon kiel afergvidanto de Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen. Li ankaŭ estas membro de LKK por la FAME-premio de FAME-fondaĵo je ĉiu dua jaro okazanta en Aalen. Jam pli ol 25 jaroj li instruas Esperanton kadre de popola vesperklerigejo de Aalen. Pro influo de la Analiza Skolo li estas ĝia adepto kaj zorgas, ke la Zamenhofa lingvo ne pereas en direkto de modlaĵoj, dialektoj aŭ piĝiniĝo, sed restas Fundamentkonforma Lingvo. Li estas konvinkita, ke se oni sekvas al la argumentado de ignorantoj de la Fundamento de Esperanto, tiam Esperanto estas ne plu planlingvo (se la arbitra uzo decidas) kaj oni devas timi, ke post tiom da jaroj Esperanto estos same kaprica kaj komplika kiel la etnaj lingvoj.
Ek de 1982 li estas Delegito de UEA por Aalen kaj FD por radioamatorismo kaj apotekaj aferoj. Ĉe la AIS li estas dumviva ISK-ano. En la jaro 1987 li pasis en la Cseh-Seminario sukcese la Seminarion A kaj en la jaro 1990 plenumis ĉe Germana Esperanto-Instituto la ekzamenon pri lingva kapableco kun la rezulto tre bone.
Ĝis hodiaŭ li partoprenis jenajn Universalajn Esperanto-Kongresojn: 1985 Aŭgsburgo, 1986 Pekino, 1987 Varsovio, 1989 Brajtono, 1991 Bergeno, 1992 Vieno, 1998 Montpeliero, 1999 Berleno, 2003 Gotenburgo, 2005 Vilno
Karl Heinz Schaeffer studis la fakon farmacio en universitato de Erlangen, post ŝtata ekzameno li ricevis aprobon kiel apotekisto. Intertempe li estas pensiulo.
[redaktu] Verkoj kaj tradukoj
- La Germana Esperanto-Biblioteko / Die deutsche Esperanto-Bibliothek. Trad. de Karl Heinz Schaeffer - [1. eld.] - [Aalen]: Eld. Germana Esperanto-Biblioteko, [2003]. - 28 p.
- La Germana Esperanto-Biblioteko / Die deutsche Esperanto-Bibliothek. Trad. de Karl Heinz Schaeffer - [2. eld.] - [Aalen]: Eld. Germana Esperanto-Biblioteko, [2004]. - 28 p.
- Inge Simon/Karl Heinz Schaeffer: Die Loreley. Dichtung, Wahrheit, Legende? Elaboraĵo por uzo dum la Esperanto-Kurso por progresintoj en Aalen. Kun i.a. 15 versioj de la fama poemo de Heinrich Heine en Esperanto - [Aalen]: Eld. Esperanto-Grupo Aalen (EGA), [2007]. - 8 p.