Karola Universitato
El Vikipedio
Karola Universitato estis fondita en Prago en la jaro 1348 de Karolo la 4-a (nomata "de Luksemburgio" aŭ "de Bohemio"). Ĝi estas la plej aĝa universitato de Mez-Eŭropo.
Komence ĝi estis dividita inter kvar nacioj (ĉeĥa, pola, bavara, saksa), kiuj havis po unu voĉo. La fremduloj ĉiam voĉdonis kontraŭ ĉeĥoj 3:1, kio vekis grandan koleron, ke ĉeĥoj en sia propra lando estas subigitaj al eksterlandanoj. Tial la filo de Karolo, reĝo Venceslao la 4-a, per Dekreto de Kutná Hora la 18-an de januaro 1410 decidis, ke ĉeĥoj havos tri voĉojn kaj fremduloj komune unu voĉon. Fremdaj profesoroj kaj studentoj proteste forlasis Pragon kaj fondis novan universitaton en Lepsiko.
En 1654 kunigita kun jezuita akademio (kiu estis fondita en 1562) kaj nomita Universitato Karola-Ferdinanda. Tiun en 1882 oni dividis je partoj ĉeĥa kaj germana. En 1920 estis renovigita la nomo Karola Universitato.
Fakultatoj filozofia, jura, medicina, teologia.