Kenneth Price
El Vikipedio
Kenneth (Ken) Price eklernis Esperanton en 1954 kiam li estis ankoraŭ en la lernejo, en Anglio. Kiam li iris al universitato, en Bristol, Ken aliĝis al mezgrada kurso de la Bristola Esperanto-Societo, kaj poste fariĝis help-sekretario de la societo. En 1957 Ken transloĝiĝis al Toronto (Kanado), en kies Esperanto-klubo li renkontis eŭropajn esperantistojn, kiuj ĵus enmigris. Ili ne povis bone paroli la anglan lingvon, do oni multe uzis Esperanton. Ken fariĝis sekretario de la Esperanto-Klubo de Toronto, kaj en 1958 li partoprenis la refondadon de la Kanada Esperanto-Asocio, kio okazis dank’ al iniciato de torontano Dez Hackett. Dum la sekvaj dudek jaroj Ken havis diversajn postenojn en KEA: sekretario, kasisto, redaktoro de Lumo kaj estro (kaj sola laboranto!) de ĝia libroservo. Depost la emeritiĝo Ken ne nur kontribuas al la vigla agado de la Esperanto-Rondo de Toronto, kies bultenon, La Torontano, li redaktas, sed li ankaŭ estas estrarano de Kanada Esperanto-Asocio denove, nun kiel ĝia sekretario.