Kiel kiseto
El Vikipedio
Enhavo |
[redaktu] Kiel kiseto
Kiel kiseto (2005) estas nomo de kinfilmo far irana reĝisoro Bahman Farman-Ara.
La plej nova kinfilmo de Bahman Farman-Ara, nomata Jek buse kuĉulu (laŭlitere: Unu eta kiso, aŭ kiel ĝia frapfrazo implicas: Kiel kiseto) ne surekraniĝis dum la Internacia Film-Festivalo de Tehrano (2005), tamen ĝia broŝureto disdoniĝis dum la festivalo.
Komence de la broŝuro videblas frapfrazo de la filmo, elmontranta la titol-kialon: "Se via konscienco estas komforta (pura), morto estas kiel kiseto."
El la broŝuro kaj ties fotoj oni povas senti filmetoson, kiu malkaŝas, ke probable temas pri filmo kun tiuj preferataj demandoj de Farman-ara, kiuj ankaŭ en liaj lastaj filmoj (Odoro de kamforo, aromo de jasmeno kaj Domo sur la akvo), okulfrapis: la ekzistado kaj morto, krom la alloge ĉeantaj sociaj kaj politikaj aferoj.
[redaktu] Verkinto kaj reĝisoro
[redaktu] Geaktoroj
Rolato: Rolanto
Esmail Ŝebli: Ĝamŝid Maŝajeĥi
Mohammad Reza Sadio: Reza Kijanian
Nur-Ĝahan (Mondlumo): Hedje Tehrani
S-ro Kamal: Ĝamŝid HAŜEM-PUR
Parvane: Fateme MOTAMED-ARIA
Ĵale: Faĥri Ĥorvaŝ
S-ino Basiri: Marjam Saadat
Ali Doroŝke-ĉi (Kaleŝisto): Huŝang HARIR-ĈIJAN
Kapitano Kolali: Mehdi Safavi
Amir Hosejn: Babak Hamidijan
Ĝuĝe Ĝavad (Ĝavad-kokido): Hedajat Haŝemi
Naser-ed-din: Pajam DEH-KORDI
Ŝejko Hasan: Esmail PUR-REZA
[redaktu] Fontoj
Tiu ĉi materialo unue aperis en Esperantlingva artikolo en Irana Esperantisto, n-ro 11, jaro 4, Printempo 2005, 56 p., p. 4-8.: Kiel kiseto far Ŝima Bastani. Jen ties fontoj:
BAHARLU, Abbas. Sad ĉehreje sinemaje Iran (Cent vizaĝoj de Irana kino), Tehrano: Naŝre gatre, 2002, 208 p. http://www.eye.net/eye/issue http://www.golshirifoundation.org http://www.nyu.edu/greyart/exhibits/iran http://citypaper.net/movies/s/smellofcamphor.shtml http://www.videoflicks.ca/titles/1101/1101291.htm http://www.reel.com/reel.asp?node=features/interviews/farmanara http://www.1worldfilms.com/iran/princeehtejab.htm http://www.filmref.com/directors/dirpages/farmanara.html