Klingona lingvo
El Vikipedio
klingona lingvo (tlhIngan Hol) estas fikcilingvo kreita de Marc Okrand por Paramount. Ĝi estas parolata de la klingonoj, ekstertera speco de ulo aperanta en la film- kaj televid-serio Star Trek. Por doni al la lingvo aliplanedan etoson, Okrand desegnis ĝin kun la strukturo Objekto Verbo Subjekto.
Krom lernolibroj kaj vortaroj ekzistas almenaŭ tri pliaj klingonigitaj libroj: Hamlet, ghIlghameS (Gilgameŝ) kaj Much Ado About Nothing.
La ne-fikcia parolantaro de la klingona lingvo konsistas ĉefe el entuziasmaj ŝatantoj de Star Trek, kiuj uzas siajn sciojn dum trekŝatantaj kunvenoj.
Paramount posedas la kopirajton de la oficiala vortaro kaj aliajn kanonajn priskribojn de la lingvo. Kelkaj homoj malkonsentas pri la valideco de tio pro la Feist v. Rural decido.
[redaktu] Specimenoj
Nia Patro (Transkribita):
- vavma' QI'tu'Daq, quvjaj ponglIj:
- ghoSjaj wo'lIj, qaSjaj Dochmey DaneHbogh
- tera'Daq QI'tu'Daq je.
- DaHjaj maHvaD DaHjaj Soj yInobneS,
- 'ej yemmeymaj tIbIneSQo'
- maHvaD yembogh nuvpu' DIbIjbe'moH.
- ghotlhu'moHneSQo', 'ach mIghghachvo' ghotoDneS.
- reH SoHvaD wo', HoS je, batlh je.