Kurisu Kei
El Vikipedio
KURISU Kei (栗栖 継, 1910 -), japana bohemisto, honora membro de Asocio de Ĉeĥa-Japana Amikeco (en Ĉeĥio), funkciulo de Asocio de Japana-Ĉina Amikeco (en Japanio), honora membro de UEA (1991), esperantisto ekde 1930, kunredaktinto de la kulturaj gazetoj Marŝu kaj Majo, eĉ sub malfacilegaj kondiĉoj aktiva esperantista proleto, kio kostis al li sesfojan areston. Li japanigis el Esperanto librojn La danĝera lingvo de Ulrich Lins aj Tempesto super Akonkagvo de Tibor Sekelj. Por ni gravas ĉefe liaj japanigoj el Karel Čapek (Poŝrakontoj, Milito kontraŭ Salamandroj, RUR, Blanka malsano), Jan Drda (Muta barikado), Julius Fučík (Riporto skribita en pendumila maŝo), Karel Havlíček Borovský (Bapto de caro Vladimir), Jaroslav Hašek (Ŝvejk), A. Lustig (Preĝo por Katarina Horovitz), Božena Němcová (Avinjo), plue el Jan Neruda, Josef Nesvadba, S.K. Neumann, Jaroslav Seifert, Olga Scheinpflugová, J. Weil, Jiří Wolker. Per sia laboro por disvastigo de la ĉeĥa kulturo en Japanio s-ro Kurisu bonege reprezentas ankaŭ la esperantistan movadon en ekstermovadaj medioj.