Kurt Schönrich
El Vikipedio
Kurt SCHÖNRICH (naskiĝis la 4-an de novembro 1885; mortis la 10-an de majo 1979 en Majenco) estis germana esperantisto.
Li estis la ĉefa aktivulo de Esperanto-Grupo Wiesbaden de 1914 ĝis 1979. La grupon li prezidis de ĉirkaŭ 1920 ĝis 1936 (kiam ĝi devis malfondiĝi) kaj denove de 1946 ĝis sia morto. Li estis profesia instruisto, kiu dum multaj jardekoj gvidis Esperanto-kursojn ekzemple ĉe la loka popola altlernejo. Li aktivis ankaŭ en la germana sekcio de ILEI. En alta aĝo li malesperis pri la estonto de Esperanto kaj mortigis sin, saltante de ponto en la Rejnon.
Li estis honora membro de Germana Esperanto-Asocio. Ankoraŭ hodiaŭ ekzistas en arbaro apud Wiesbaden (urboparto Naurod) la kabano "Kurt-Schönrich-Hütte" konstruita post lia morto de la naturamikoj, por kiuj li ankaŭ aktivis.