Kvar
El Vikipedio
Matematiko > Nombro > Entjero > Kvar < Numeralo
Kvar estas la natura nombro kiu sekvas de tri kaj antaŭas de kvin.
La nombro 4 en la dekuma sistemo havas alternativajn formojn:
- en duuma sistemo : 100
- en deksesuma sistemo : 4
Enhavo |
[redaktu] En matematiko
Kvar ne estas primo, 4 egalas al 2·2
[redaktu] Laŭ skribo
Ĉina skribo: 四
[redaktu] Pri la nombro 4
La atomnumero de berilio.
En brazila folkloro 4 estas ligita ĝenerale al papilio kaj specifike al struto.
Estas 4 sezonoj en unu jaro.
La paperformato A4 estas vaste uzata: la surfaco egalas al 1 deksesono de 1 m2 kaj ĝi grandas 297mm je 210mm.
La nombro da emblemoj en la kartludo estas 4 : kero, karoo, trefo kaj piko.
La planedo Jupitero havas 4 grandajn satelitojn kaj ankaŭ plurajn malgrandajn. Ioo, Europo, Ganimedo kaj Kalistoo estis malkovritaj de Galileo.
En biologio estas 4 nitrogenaj bazoj bezonataj por konstrui la DNA-molekulegojn: adenino, guanino, citozino kaj timino.
En fiziko estas 4 fundamentaj fortoj: gravito, ega nukleforto, eta nukleforto kaj elektromagneta forto
Iom pli ol 4 lumjaroj estas la distanco al la plej proksima stelo ekster nia sunsistemo.
Estas 4 klasikaj elementoj.
[redaktu] Ankaŭ vidu jenon:
- Nenegativa entejra potenco de 2
- Nombronomo