Leono la 6-a
El Vikipedio
Leono la 6-a regis nur de majo ĝis decembro 928 kiel papo.
Leono originis el nobela roma familio kaj tuj post la eksoficiĝo kaj murdiĝo de papo Johano la 10-a estis nomumita papo de la senatanino Marozia, kiu regis la roman politikon. Tiu epoko estas konata sub la nomo pornokratio. Antaŭ sia nomumiĝo papo, Leono estis kardinalpresbitero de Sankta Susana en Romo.
Pri lia pontifikeco estas tradiciita nur administraj agoj koncerne la metropolitajn rajtojn de Split en Dalmatio kaj Kroatio.