Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj
El Vikipedio
Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG; ankaŭ Gej-Lesba Esperanta Asocio, GLEA), komunuma kaj aktiveca grupo por gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksamantoj, kaj transgenruloj en Esperantujo. Ili havas la jenajn celojn:
- Krei internacian solidarecon kaj kunlaboron inter siaj membroj, tiel ankaŭ subtenante ilian agadon por la disvastigo de Esperanto kaj por la plena integriĝo de gejeco en la socio.
- Labori por forigo de lingva diskriminacio, informante pri la lingvo-problemo kaj ĝia solvo per Esperanto en gejaj medioj.
- Labori por forigo de kontraŭgeja diskriminacio, informante pri la signifo, valoro kaj problemoj de gejeco en la Esperantaj medioj.
Ili eldonas bultenon Forumo, organizas loĝan servon, kaj okazigas aranĝojn ĉirkaŭ kongresoj.
Retpaĝo: http://lsg-esperanto.org/