Lina Gabrielli
El Vikipedio
Lina GABRIELLI estas itala esperantistino ekde 1955, honora membro de UEA.
Ĵurnalistino, eldonisto, membro de UEA ekde 1957, delegito de tiam ĝis 1984. Ŝi gvidis multajn kursojn. Membro de Esperantlingva Verkista Asocio, ŝi redaktas kaj eldonas dulingvan bultenon, Voce del Centro Esperantista Picenn, de kiu aperis jam 280 numeroj. Ekde 1974 sub la marko Plejado ŝi eldonis kvardekon da altnivelaj libroj. Krom verki en la itala, i.a. biografiojn pri famuloj de sia urbo, ŝi verkis en Esperanto volumojn da noveloj kaj poemoj: La kombilo (1962), Bill kaj lazuraj okuloj (1964), Karnavalo (1973), Ni devas vivi (kun K. Walraamoen, 1975), La ĝardeno de la urbestro (1978), Vivendo (1979), Nuancoj (kun K. Szczurek, 1980).
Multfoje ŝi premiiĝis en Belartaj k.a. literaturaj konkursoj. Ŝi estas multlande ŝatata preleganto kaj Esperanto-instruanto.