Lincolnshire Norda
El Vikipedio
Lincolnshire Norda (angle, North Lincolnshire) estas unuara instanco (angle: unitary authority) en la angla provinco, Lincolnshire. Ĝi situas ĉe la suda flanko de la Rivero Humber inter la Norda Maro kaj la Rivero Trent - entute 85.000 hektaroj.
Antaŭ 1974 ĝi estis parto de la historia provinco Lincolnshire. Pro la fakto ke ambaŭ flankoj de la Rivero Humber estis finfine ligitaj per la nova Ponto Humber oni kreis en 1974 novan provincon Humberside kaj ambaŭ flankoj de la Rivero Humber estas en ĝi.
Tio ne sukcesis kaj ne estis populara kaj en 1966 oni kreis kvar novajn provincojn el Humberside. Lincolnshire Norda estas unu el la novaj provincoj. Ĝi estas kaj industria kaj agrikultura regiono.
Ĉefurbo - Brigg.
Urboj
- Barton Upon Humber
- Brigg
- Epworth
- Kirton in Lindsey
- Scunthorpe
Vizitindaj Lokoj
- Ponto Humber
- Normanby Hall (antikva domego kaj parko)
- Epworth (naskiĝloko de John Wesley)