Linda Ĉieleto
El Vikipedio
Linda Ĉieleto (hispane cielito lindo) estas populara kanto en Meksiko. Laŭ iuj ĝi estis verkita de Alfredo Varela (teksto) kaj Pedro Fernández (melodio); aliaj atribuas ĝin al Quirino Mendoza. Ĝi estas ofte kantata dum prezentadoj de meksikaj festmuzikistoj ("mariaĉoj"), kiuj improvize aldonas strofojn.
Vicente Valdés Bejarano esperantigis tiun ĉi kanton kaj prezentis ĝin dum NOREK 2005 en Kalgario.
"Cielito Lindo" estas ankaŭ la titolo de filmo realigita de Luis Aguilar en Meksiko en 1957 (en kiu aktoris la menciita Alfredo Varela).