Listo de universitatoj en Hungario
El Vikipedio
Ĉi sube oni trovas la plej gravajn universitatojn de Hungario kaj kelkajn aliajn altlernejojn. La unua Universitato estis fondita en 1367 (Pécs) [1], en Budapeŝto nur en 1395.
Post la aliĝo al la Eŭropa Unio, multaj tradiciaj universitatoj, altlernejoj devis kunfandiĝi pro mona devo de EU. Tiel ekis grandegaj Universitatoj samurbaj (ekz. estiĝis Univesitatoj de Pécs, Debrecen ktp.). Tio helpas onidire eĉ viziton de alilokaj studobjektoj.
- Akademio de Dramo kaj Filmo
- Medicina Universitato Szent-Györgyi Albert
- Budapeŝta Universitato de Teknologio kaj Ekonomiko
- Mez-Eŭropa Universitato
- Universitato Corvinus de Budapeŝto
- Instruistoeduka Altlernejo Berzsenyi Dániel
- Debrecena Agrarscienca Universitato
- Scienca Universitato Eötvös Loránd
- Teologia Altlernejo de Esztergom
- Agrarscienca Universitato de Gödöllö
- Budapeŝta Sanscienca Universitato Haynal Imre
- Universitato Janus Pannonius
- Universitato József Attila Szeged
- Universitato de Reformata Eklezio Károli Gáspár
- Altlernejo Kodolányi János
- Universitato Kossuth Lajos Debrecen
- Muzika Akademio Liszt Ferenc, Budapeŝto
- Katolika Universitato Pázmány Péter
- Reformata Teologia Akademio de Debrecen
- Medicinscienca Universitato Semmelweis
- Medicinscienca Universitato de Debrecen
- Medicinscienca Universitato de Pécs
- Universitato de Hortikulturo kaj Nutraĵindustrio
- Universitato de Miskolc
- Universitato de Pécs
- Universitato de Sopron
- Universitato de Veszprém
- Universitato de Veterinara Scienco
- Universitato de Okcident-Hungario
- Budapeŝta Germanlingva Universitato Andrássy Gyula [2]
- Hungara Industriarta Universitato [3]
- Hungara Belarta Universitato [4]
[redaktu] Referado
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |