Litovel
El Vikipedio
Litovel estas urbo kun 10 000 loĝantoj, situanta sur rivero Morava, 7 km de distrikta urbo Olomouc. La nomo de teritorio, en kiu la urbo situas, estas Haná. Ses branĉoj de rivero Morava trafluantaj tra la urbo donas al Litovel ekstran karakteron kaj ankaŭ nomon Venezio el Haná.
La reĝan urbon fondis verŝajne reĝo Přemysl Otakar la 2-a en duono de la 13-a jarcento en najbareco de fiŝkaptista vilaĝo. Kiel kaŭzon de la fondo de la urbo estas indikata konvena transirejo trans la disbranĉiĝintaj branĉoj de rivero Morava en ŝlimiĝinta kaj arbariĝinta valo en vojo kuniganta urbon Olomouc kun urboj Uničov aŭ Úsov. La plej malnova konservinta skribdokumento estas dokumento de reĝo Venceslao la 2-a el la jaro 1287.
Konturo de la urbo estas derivita el kvadrato kun preskaŭ regula interna propono de la urbo. Ĉefa komunikilo kondukis meze de la placo. En la 2-a kvarono de la 14-a jarcento Johano de Luksemburgio donis al la urbo rajton de fortigo. La fortigo eluzis ankaŭ la branĉojn de rivero Morava. Aliron en la urbon komplikigis pluaj riverbranĉoj. Restaĵoj de la fortigoj restis konservitaj en sudorienta parto de la urbo.
Post husanaj militoj la urbo venis sub ŝirmon de sinjoroj el Vlašim, loĝantaj en la proksima Úsov, komence de la 16-a jarcento ĝi apartenis al Boskovic-anoj. Malfloro de la urbo okazis en la 17-a jarcento, kiam Lichtenštejn-idoj akiris la urbon pro geedziĝo, pereon alportis la tridekjara milito, kiam la urbo estis prirabita de svedoj. Dum riparoj de la fortigoj en la 1652 masonista majstro Matěj Volkmann enmetis en la remparojn la tn. Svedan kronon, rememoriganta la pereon de la urbo (ĝi estas konservinta ĝis nun). En la jaro 1850 Litovel fariĝis distrikta urbo.
En la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento estis ĉi tie fondita Kamparana sukerfarejo kaj Kamparana bierfarejo kaj la urbo iom post iom fariĝis signifa centro de ĉeĥa industrio en meza Moravio. Fervojo kaj ĉefaj landvojoj kondukas ekster la urbo, do la historia parto de la urbo konserviĝis kiel valora urbanisma tutaĵo. Konstruaĵo de urbodomo en la placo estis devena sidejo de sinjoroj el Vlašim. Pestkolono el la jaro 1724 staranta en la placo estas ornamita per sep statuoj de patronoj de pesto. Al la historie valoraj apartenas ankaŭ konstruaĵo de urba biblioteko, devene apartenanta al drapista gildo.
En Litovel estas ankaŭ la plej malnova ŝtonponto en Moravio kaj la tria plej malnova en Ĉeĥio el la jaro 1592. Ĝia nomo estas Sanktjohana ponto kaj la nomon ĝi akiris laŭ statuo de sankta Johano Nepomuka.
Senpere proksime de la urbo estas vico da turismaj interesaĵoj, ekz. kastelo en urbo Náměšť na Hané, burgo Bouzov, burgo en Úsov, arboreto en Bílá Lhota, kavernoj en Mladeč kaj kavernoj en Javoříčko, urbo Olomouc kaj pluaj.
Regiono Olomouc | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Olomouc | |
▼ | |
Babice ~ Bělkovice-Lašťany ~ Bílá Lhota ~ Bílsko ~ Blatec ~ Bohuňovice ~ Bouzov ~ Bukovany ~ Bystročice ~ Bystrovany ~ Červenka ~ Daskabát ~ Dlouhá Loučka ~ Dolany ~ Doloplazy ~ Domašov nad Bystřicí ~ Domašov u Šternberka ~ Drahanovice ~ Dub nad Moravou ~ Dubčany ~ Grygov ~ Haňovice ~ Hlásnice ~ Hlubočky ~ Hlušovice ~ Hněvotín ~ Hnojice ~ Horka nad Moravou ~ Horní Loděnice ~ Hraničné Petrovice ~ Huzová ~ Charváty ~ Cholina ~ Jívová ~ Komárov ~ Kožušany - Tážaly ~ Krčmaň ~ Křelov - Břuchotín ~ Liboš ~ Lipina ~ Litovel ~ Loučany ~ Loučka ~ Luběnice ~ Luká ~ Lutín ~ Lužice ~ Majetín ~ Medlov ~ Měrotín ~ Město Libavá ~ Mladeč ~ Mladějovice ~ Moravský Beroun ~ Mrsklesy ~ Mutkov ~ Náklo ~ Náměšť na Hané ~ Norberčany ~ Nová Hradečná ~ Olbramice ~ Olomouc ~ Paseka ~ Pňovice ~ Přáslavice ~ Příkazy ~ Řídeč ~ Samotíšky ~ Senice na Hané ~ Senička ~ Skrbeň ~ Slatinice ~ Slavětín ~ Strukov ~ Střeň ~ Suchonice ~ Svésedlice ~ Štarnov ~ Štěpánov ~ Šternberk ~ Šumvald ~ Těšetice ~ Tovéř ~ Troubelice ~ Tršice ~ Újezd ~ Uničov ~ Ústín ~ Velká Bystřice ~ Velký Týnec ~ Velký Újezd ~ Věrovany ~ Vilémov ~ Želechovice ~ Žerotín | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |